Izotopoj de natrio

Estas dek tri agnoskitaj izotopoj de natrio. 23Na estas la sola stabila izotopo. Tiel, ĝi estas konsiderata kiel unuizotopa elemento kaj ĝi havas norman atompezon 22,98976928(2) u. Natrio havas du radioaktivajn aperantaj pro kosmaj radioj izotopoj: 22Na kun duoniĝotempo 2,605 jaroj kaj 24Na kun duoniĝotempo ≈15 horoj.

Akuta neŭtrona radiada ekspono (ekzemple, de atomkerna krizeca akcidento) konvertas iun parton de la stabila 23Na en homa sanga plasmo al 24Na. Per mezuro de la koncentriteco de ĉi tiu izotopo, la neŭtrona radiada dozo povas esti komputita.

22Na estas pozitrono-disradianta izotopo kun rimarkinde longa duoniĝotempo. Ĝi estas uzata por krei provo-objektojn kaj punktajn fontojn por pozitrona emisia tomografio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy